×

La Sankta Biblio 1926

1 Kroniko 14

1
HXiram, regxo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj cxarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.
2
Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, ke lia regno levigxis alte pro Lia popolo Izrael.
3
Kaj David prenis ankoraux edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraux filojn kaj filinojn.
4
Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab, Natan kaj Salomono
5
kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Elpelet
6
kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia
7
kaj Elisxama kaj Beeljada kaj Elifelet.
8
Kiam la Filisxtoj auxdis, ke David estas oleita kiel regxo super la tuta Izrael, tiam cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio,kaj li eliris kontraux ilin.
9
Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis la valon Refaim.
10
Kaj David demandis Dion, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? kaj cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li:Iru, cxar Mi transdonos ilin en vian manon.
11
Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris:Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon.Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
12
Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.
13
Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis la valon.
14
Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li:Ne iru post ili,deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
15
kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj,tiam komencu la batalon; cxar Dio eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.
16
Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filisxtoj de Gibeon gxis Gezer.
17
Kaj la nomo de David farigxis fama en cxiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de cxiuj nacioj.
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn