|
| 1 |
|
| Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris: |
|
| 2 |
|
| CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon?Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava? |
|
| 3 |
|
| CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn,Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu? |
|
| 4 |
|
| Vi diras:Mia opinio estas gxusta,Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj. |
|
| 5 |
|
| Sed ho, se Dio ekparolus,Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn, |
|
| 6 |
|
| Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo,Kiu havas multoblan forton!Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras. |
|
| 7 |
|
| CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio?CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo? |
|
| 8 |
|
| Tio estas pli alta ol la cxielo;Kion vi povas fari?Tio estas pli profunda ol SXeol;Kion vi povas ekscii? |
|
| 9 |
|
| Pli longa ol la tero estas gxia mezuro,Kaj pli largxa ol la maro. |
|
| 10 |
|
| Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon,Tiam kiu repusxos Lin? |
|
| 11 |
|
| CXar Li konas la homojn malvirtajn;Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas. |
|
| 12 |
|
| Ecx vanta homo devas kompreni,Ecx homo, kiu naskigxis sovagxulo. |
|
| 13 |
|
| Se vi arangxas vian koronKaj etendas al Li viajn manojn; |
|
| 14 |
|
| Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano,Kaj vi ne permesos al malbonajxoj resti en via tendo: |
|
| 15 |
|
| Tiam vi povos levi vian vizagxon sen difekto;Vi estos firma kaj ne timos. |
|
| 16 |
|
| Tiam vi forgesos mizeron;Vi rememoros gxin kiel forfluintan akvon. |
|
| 17 |
|
| Kaj via vivo levigxos pli hele ol la tagmezo,La mallumo farigxos kiel mateno. |
|
| 18 |
|
| Kaj vi estos trankvila, cxar ekzistas espero;Vi rigardos cxirkauxen, kaj iros dormi en sendangxereco. |
|
| 19 |
|
| Vi kusxos, kaj neniu vin timigos;Kaj multaj sercxos vian favoron. |
|
| 20 |
|
| Sed la okuloj de malpiuloj konsumigxos,Pereos por ili la rifugxo,Kaj ilia espero elspiros sian vivon. |
|
|
|
|