La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj,Nek staras sur vojo de pekuloj,Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; |
| 2 |
| Sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo,Kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte. |
| 3 |
| Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,Donanta sian frukton en sia tempo,Kaj kies folio ne velkas;Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos. |
| 4 |
| Ne tiel estas la malpiuloj;Sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento. |
| 5 |
| Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo,Nek la pekuloj en societo de piuloj. |
| 6 |
| CXar la Eternulo konas la vojon de piuloj;Sed la vojo de malpiuloj pereos. |
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/psalms/001.mp3
150
1