|
| 1 |
|
| Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime?Kial Vi kasxas Vin en la tempo de la mizero? |
|
| 2 |
|
| Pro la malhumileco de malbonulo suferas malricxulo;Ili kaptigxu per la artifikoj, kiujn ili elpensis. |
|
| 3 |
|
| CXar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo;Rabanto forlasas, malsxatas la Eternulon. |
|
| 4 |
|
| Malpiulo en sia malhumileco ne esploras;En cxiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas. |
|
| 5 |
|
| Li cxiam iras forte laux siaj vojoj;Viaj jugxoj estas tro alte super li;CXiujn siajn malamikojn li forspitas. |
|
| 6 |
|
| Li diris en sia koro:Mi ne sxanceligxos,De generacio al generacio neniam estos al mi malbone. |
|
| 7 |
|
| Lia busxo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico;Sub lia lango estas suferigo kaj malvero. |
|
| 8 |
|
| Inside li sidas en la vilagxoj;Kasxe li mortigas senkulpulon;Liaj okuloj spionas malricxulon. |
|
| 9 |
|
| Li sidas inside en kasxita loko, kiel leono en la kaverno;Li insidas, por kapti malricxulon;Kaj li kaptas malricxulon, tirante lin en sian reton. |
|
| 10 |
|
| Li insidas, alpremigxas,Kaj la malricxulo falas en liajn fortajn ungegojn. |
|
| 11 |
|
| Li diras en sia koro:Dio forgesis,Li kovras Sian vizagxon, Li neniam vidos. |
|
| 12 |
|
| Levigxu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon;Ne forgesu mizerulojn. |
|
| 13 |
|
| Por kio malpiulo malsxatas Dion,Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon? |
|
| 14 |
|
| Vi vidas ja, cxar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laux Via forto.Al Vi fordonas sin malricxulo;Por orfo Vi estas helpanto. |
|
| 15 |
|
| Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo,Por ke ecx sercxante lian malbonon, oni gxin ne trovu. |
|
| 16 |
|
| La Eternulo estas Regxo por eterne kaj cxiam,Pereis la idolistoj de Lia tero. |
|
| 17 |
|
| Deziron de humiluloj Vi auxdas, ho Eternulo;Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon, |
|
| 18 |
|
| Por doni jugxon al orfo kaj premato,Por ke oni cxesu peli homon de la tero. |
|
|
|
|