×

La Sankta Biblio 1926

Psalmoj 101

1
Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos;Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
2
Mi penas iri prudente la vojon de pieco;Kiam Vi venos al mi?Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
3
Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon;Mi malamas farojn de malfideleco,Ili ne aligxas al mi.
4
Koro perversa forigxu de mi;Malbonon mi ne volas koni.
5
Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos;Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
6
Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi;Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
7
Ne logxos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite;Kiu diras malveron, tiu ne staros antaux miaj okuloj.
8
Fervore mi ekstermos cxiujn malvirtulojn de la lando,Por elradikigi el la urbo de la Eternulo cxiujn krimulojn.
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn