|
| 1 |
|
| Benu, ho mia animo, la Eternulon.Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,De majesto kaj beleco Vi estas vestita; |
|
| 2 |
|
| Vi, kiu estas cxirkauxkovrita de lumo kiel de vesto,Kiu sternas la cxielon kiel tapisxon; |
|
| 3 |
|
| Kiu arangxas sur la akvo Siajn cxambrojn,Kiu faras la nubojn Lia veturilo;Kiu iras sur la flugiloj de la vento; |
|
| 4 |
|
| Kiu faras la ventojn Liaj senditoj,Flamantan fajron Liaj servantoj; |
|
| 5 |
|
| Kiu fondis la teron sur gxiaj fundamentoj,Ke gxi neniam sxanceligxos. |
|
| 6 |
|
| La abismon Vi kovris kiel per vesto,Sur la montoj staras akvo; |
|
| 7 |
|
| De Via minaco gxi kuras,De la vocxo de Via tondro gxi forrapidas. |
|
| 8 |
|
| GXi levigxas sur montojn, mallevigxas sur valojn,Al tiu loko, kiun Vi destinis por gxi. |
|
| 9 |
|
| Vi faris limon, kiun gxi ne superpasxos,Por ke gxi ne revenu por kovri la teron. |
|
| 10 |
|
| Vi sendas fontojn al la riveroj,Kiuj iras inter montoj; |
|
| 11 |
|
| Ili trinkigas cxiujn kampajn bestojn;Sovagxaj azenoj kvietigas sian soifon. |
|
| 12 |
|
| Apud ili logxas la birdoj cxielaj,El inter la brancxoj ili sonigas sian vocxon. |
|
| 13 |
|
| Vi trinkigas la montojn el Viaj cxambroj;Per la produktoj de Viaj faroj satigxas la tero. |
|
| 14 |
|
| Vi kreskigas herbon por la bruto,Kaj verdajxon, kiu servas al la homo,Por elirigi panon el la tero. |
|
| 15 |
|
| Kaj la vino gajigas la koron de la homo,La vizagxo brilas de la oleo,Kaj la pano fortikigas la koron de la homo. |
|
| 16 |
|
| Satigxas la arboj de la Eternulo,La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis; |
|
| 17 |
|
| Kaj tie nestas birdoj;Cikonio havas sian logxejon sur abioj; |
|
| 18 |
|
| La altaj montoj estas por la ibeksoj,La rokoj estas rifugxejo por la hirakoj. |
|
| 19 |
|
| Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo;La suno scias sian subiron. |
|
| 20 |
|
| Vi sendas mallumon, kaj farigxas nokto,Dum kiu vagas cxiuj arbaraj bestoj; |
|
| 21 |
|
| La leonidoj krias pri rabakiro,Por peti de Dio sian mangxajxon. |
|
| 22 |
|
| Kiam levigxas la suno,Ili sin kasxas kaj kusxigxas en siaj logxejoj. |
|
| 23 |
|
| Eliras homo por sia okupigxo,Por sia laboro gxis la vespero. |
|
| 24 |
|
| Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo!CXion Vi faris kun sagxo;La tero estas plena de Viaj faritajxoj. |
|
| 25 |
|
| Jen la maro, granda kaj vasta:Tie estas rampajxoj sennombraj,Bestoj malgrandaj kaj grandaj; |
|
| 26 |
|
| Tie iras sxipoj;Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke gxi tie ludu. |
|
| 27 |
|
| CXiuj ili atendas de Vi,Ke Vi donu al ili mangxon en gxia tempo. |
|
| 28 |
|
| Vi donas al ili, ili kolektas;Vi malfermas Vian manon, kaj ili satigxas de bonajxo. |
|
| 29 |
|
| Vi kasxas Vian vizagxon, tiam ili ektimas;Vi forprenas ilian spiriton,Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo. |
|
| 30 |
|
| Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreigxas;Kaj Vi renovigas la vizagxon de la tero. |
|
| 31 |
|
| Gloro al la Eternulo estu eterne;La Eternulo gxoju pri Siaj faritajxoj. |
|
| 32 |
|
| Li ekrigardas la teron, kaj gxi tremas;Li ektusxas la montojn, kaj ili fumigxas. |
|
| 33 |
|
| Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos;Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos. |
|
| 34 |
|
| Agrabla estu al Li mia meditado;Mi gxojos pri la Eternulo. |
|
| 35 |
|
| Malaperu pekuloj de sur la tero,Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu.Benu, ho mia animo, la Eternulon.Haleluja! |
|
|
|
|