×

La Sankta Biblio 1926

Psalmoj 111

1
Haleluja!Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,En rondo de piuloj kaj en kunveno.
2
Grandaj estas la faroj de la Eternulo,Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas.
3
Bela kaj majesta estas Lia verko,Kaj Lia justeco restas eterne.
4
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
5
Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas;Li memoras eterne Sian interligon.
6
La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,Doninte al ili la heredon de gentoj.
7
La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;
8
Ili estas fortikaj por eterne,Faritaj per vero kaj honesto.
9
Liberigon Li sendis al Sia popolo;Li arangxis por cxiam Sian interligon.Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
10
Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo;Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj.Lia gloro restas eterne.
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn