|
| 1 |
|
| Haleluja!Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona;CXar eterna estas Lia boneco. |
|
| 2 |
|
| Izrael diru,Ke eterna estas Lia boneco. |
|
| 3 |
|
| La domo de Aaron diru,Ke eterna estas Lia boneco. |
|
| 4 |
|
| La timantoj de la Eternulo diru,Ke eterna estas Lia boneco. |
|
| 5 |
|
| El premateco mi vokis al la Eternulo,Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo. |
|
| 6 |
|
| La Eternulo estas kun mi, mi ne timas;Kion faros al mi homo? |
|
| 7 |
|
| La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto;Kaj mi triumfos super miaj malamikoj. |
|
| 8 |
|
| Pli bone estas fidi la Eternulon,Ol fidi homon. |
|
| 9 |
|
| Pli bone estas fidi la Eternulon,Ol fidi eminentulojn. |
|
| 10 |
|
| CXiuj popoloj min cxirkauxis,Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. |
|
| 11 |
|
| Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj,Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. |
|
| 12 |
|
| Ili cxirkauxis min kiel abeloj,Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj;Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. |
|
| 13 |
|
| Oni min pusxis, ke mi falu;Sed la Eternulo min helpis. |
|
| 14 |
|
| La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto,Kaj Li farigxis mia savo. |
|
| 15 |
|
| La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj:La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn; |
|
| 16 |
|
| La dekstra mano de la Eternulo estas alte,La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn. |
|
| 17 |
|
| Mi ne mortos, sed mi vivos,Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo. |
|
| 18 |
|
| Per forta puno punadis min la Eternulo,Sed al la morto Li min ne donis. |
|
| 19 |
|
| Malfermu al mi la pordegojn de la vero;Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon. |
|
| 20 |
|
| Jen estas la pordego de la Eternulo;Virtuloj iras tra gxi. |
|
| 21 |
|
| Mi dankas Vin,CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo. |
|
| 22 |
|
| SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj,Farigxis sxtono bazangula. |
|
| 23 |
|
| De la Eternulo cxi tio farigxis,GXi estas miraklo en niaj okuloj. |
|
| 24 |
|
| CXi tiun tagon faris la Eternulo;Ni gxoju kaj gajigxu en gxi. |
|
| 25 |
|
| Ho Eternulo, helpu!Ho Eternulo, sukcesigu! |
|
| 26 |
|
| Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo!Ni benas vin el la domo de la Eternulo. |
|
| 27 |
|
| La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro. |
|
| 28 |
|
| Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras;Mia Dio, Vin mi altigas. |
|
| 29 |
|
| Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona;CXar eterna estas Lia boneco. |
|
|
|
|