|
| 1 |
|
| ALEF. Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula,Kiuj iras laux la legxo de la Eternulo. |
|
| 2 |
|
| Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn,Kiuj sercxas Lin per la tuta koro; |
|
| 3 |
|
| Ili ne faras malbonagon,Ili iras laux Liaj vojoj. |
|
| 4 |
|
| Vi ordonis al ni,Forte observi Viajn legxojn. |
|
| 5 |
|
| Ho, estu fortikaj miaj vojoj,Ke mi observu Viajn legxojn! |
|
| 6 |
|
| Tiam mi ne bezonos honti,Kiam mi atentos cxiujn Viajn ordonojn. |
|
| 7 |
|
| Mi gloros Vin el pura koro,Lernante la jugxojn de Via justeco. |
|
| 8 |
|
| Viajn legxojn mi observos;Ne forlasu min tute. |
|
| 9 |
|
| BET. Per kio junulo povas purigi sian vojon?Per plenumado laux Viaj vortoj. |
|
| 10 |
|
| Per mia tuta koro mi Vin sercxas;Ne lasu min deflankigxi de Viaj ordonoj. |
|
| 11 |
|
| En mia koro mi konservas Vian diron,Por ke mi ne peku antaux Vi. |
|
| 12 |
|
| Benata Vi estas, ho Eternulo;Instruu al mi Viajn legxojn. |
|
| 13 |
|
| Per miaj lipoj mi rakontasCXiujn decidojn de Via busxo. |
|
| 14 |
|
| Pri la vojo de Viaj legxoj mi gxojas,Kiel pri granda ricxeco. |
|
| 15 |
|
| Pri Viaj ordonoj mi meditas,Kaj mi rigardas Viajn vojojn. |
|
| 16 |
|
| Mi havas plezuron de Viaj legxoj,Mi ne forgesas Vian vorton. |
|
| 17 |
|
| GIMEL. Bonfaru al Via sklavo,Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton. |
|
| 18 |
|
| Malfermu miajn okulojn,Ke mi vidu miraklojn de Via instruo. |
|
| 19 |
|
| Migranto mi estas sur la tero;Ne kasxu antaux mi Viajn ordonojn. |
|
| 20 |
|
| Elturmentigxis mia animoDe sencxesa sintirado al Viaj jugxoj. |
|
| 21 |
|
| Vi humiligas la malbenitajn fierulojn,Kiuj deklinigxas de Viaj ordonoj. |
|
| 22 |
|
| Forigu de mi honton kaj malhonoron,CXar mi observas Viajn decidojn. |
|
| 23 |
|
| Ecx kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraux mi,Via sklavo meditas pri Viaj legxoj. |
|
| 24 |
|
| Viaj decidoj estas mia plezuro,Miaj konsilantoj. |
|
| 25 |
|
| DALET. Mia animo algluigxis al la polvo;Vivigu min laux Via vorto. |
|
| 26 |
|
| Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi auxskultis min;Instruu al mi Viajn legxojn. |
|
| 27 |
|
| Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj;Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj. |
|
| 28 |
|
| Konsumigxis mia animo pro malgxojo;Restarigu min laux Via vorto. |
|
| 29 |
|
| La vojon de malvero deturnu de mi,Kaj donacu al mi Vian instruon. |
|
| 30 |
|
| La vojon de la vero mi elektis,Mi sopiris al Viaj legxoj. |
|
| 31 |
|
| Mi alkrocxigxis al Viaj ordonoj;Ho Eternulo, ne hontigu min. |
|
| 32 |
|
| Mi kuras laux la vojo de Viaj legxoj,CXar Vi largxigas mian koron. |
|
| 33 |
|
| HE. Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj legxoj,Kaj mi gxin sekvos gxis la fino. |
|
| 34 |
|
| Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon,Kaj mi konservos gxin per la tuta koro. |
|
| 35 |
|
| Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj,CXar en gxi mi havas plezuron. |
|
| 36 |
|
| Klinu mian koron al Viaj legxoj,Sed ne al profito. |
|
| 37 |
|
| Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsajxon;Vivigu min per Viaj vojoj. |
|
| 38 |
|
| Plenumu al Via sklavo Vian diron,Kiu koncernas respekton por Vi. |
|
| 39 |
|
| Forigu mian malhonoron, kiun mi timas;CXar Viaj jugxoj estas bonaj. |
|
| 40 |
|
| Jen mi deziregas Viajn ordonojn;Per Via justeco vivigu min. |
|
| 41 |
|
| VAV. Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo,Via helpo, konforme al Via vorto, |
|
| 42 |
|
| Ke mi povu doni respondon al mia insultanto;CXar mi fidas Vian vorton. |
|
| 43 |
|
| Ne forprenu tute de mia busxo la vorton de vero,CXar mi esperas al Viaj jugxoj. |
|
| 44 |
|
| Kaj mi konservos Vian instruonCXiam kaj eterne. |
|
| 45 |
|
| Kaj mi iros en libereco,CXar mi sercxas Viajn ordonojn. |
|
| 46 |
|
| Kaj mi parolos pri Viaj legxoj antaux regxoj,Kaj mi ne hontos. |
|
| 47 |
|
| Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj,Kiujn mi amas. |
|
| 48 |
|
| Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas,Kaj mi meditos pri Viaj legxoj. |
|
| 49 |
|
| ZAIN. Rememoru la vorton al Via sklavo,Pri kio Vi min esperigis. |
|
| 50 |
|
| CXi tio estas mia konsolo en mia mizero,Ke Via vorto min revivigas. |
|
| 51 |
|
| Fieruloj tre forte min mokas,Sed de Via instruo mi ne deklinigxis. |
|
| 52 |
|
| Mi rememoras Viajn jugxojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo,Kaj mi konsoligxas. |
|
| 53 |
|
| Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj,Kiuj forlasas Vian legxon. |
|
| 54 |
|
| Viaj legxoj estas por mi kantojEn la domo de mia migrado. |
|
| 55 |
|
| Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo,Kaj mi plenumas Vian instruon. |
|
| 56 |
|
| Tio farigxis al mi,CXar mi observas Viajn ordonojn. |
|
| 57 |
|
| HXET. Mi diris:Mia sortajxo estas, ho Eternulo,Plenumi Viajn vortojn. |
|
| 58 |
|
| Mi petegas antaux Vi per la tuta koro:Korfavoru min, konforme al Via vorto. |
|
| 59 |
|
| Mi esploris miajn vojojnKaj direktis miajn pasxojn al Viaj legxoj. |
|
| 60 |
|
| Mi rapidas kaj ne prokrastas,Por plenumi Viajn ordonojn. |
|
| 61 |
|
| Retoj de malvirtuloj min cxirkauxis;Sed Vian instruon mi ne forgesis. |
|
| 62 |
|
| En la mezo de la nokto mi levigxas,Por glori Vin por Viaj justaj jugxoj. |
|
| 63 |
|
| Mi estas kamarado por cxiuj,Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn. |
|
| 64 |
|
| De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena;Instruu al mi Viajn legxojn. |
|
| 65 |
|
| TET. Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo,Konforme al Via vorto. |
|
| 66 |
|
| Bonajn morojn kaj scion instruu al mi,CXar al Viaj ordonoj mi kredas. |
|
| 67 |
|
| Antaux ol mi suferis, mi erarvagis,Sed nun mi observas Vian vorton. |
|
| 68 |
|
| Vi estas bona kaj bonfara;Instruu al mi Viajn legxojn. |
|
| 69 |
|
| Fieruloj plektis mensogon pri mi;Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn. |
|
| 70 |
|
| Grasigxis kiel sebo ilia koro;Sed mi havas plezuron de Via instruo. |
|
| 71 |
|
| Bone estas al mi, ke mi suferis,Por ke mi lernu Viajn legxojn. |
|
| 72 |
|
| Pli bona estas por mi la instruo de Via busxo,Ol miloj da oreroj kaj argxenteroj. |
|
| 73 |
|
| JOD. Viaj manoj min kreis kaj fortikigis;Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn. |
|
| 74 |
|
| Viaj timantoj min vidos kaj gxojos,CXar mi fidis Vian vorton. |
|
| 75 |
|
| Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj,Kaj ke Vi juste min suferigis. |
|
| 76 |
|
| Via boneco estu do mia konsolo,Konforme al Via vorto al Via sklavo. |
|
| 77 |
|
| Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu;CXar Via instruo estas mia plezuro. |
|
| 78 |
|
| Hontigxu la fieruloj, cxar maljuste ili min premis;Mi meditos pri Viaj ordonoj. |
|
| 79 |
|
| Turnigxu al mi Viaj timantojKaj la konantoj de Viaj legxoj. |
|
| 80 |
|
| Mia koro estu gxusta, laux Viaj legxoj,Por ke mi ne hontigxu. |
|
| 81 |
|
| KAF. Mia animo avidas Vian savon;Vian vorton mi fidas. |
|
| 82 |
|
| Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante:Kiam Vi min konsolos? |
|
| 83 |
|
| CXar mi farigxis kiel felsako en fumo;Sed Viajn legxojn mi ne forgesas. |
|
| 84 |
|
| Kiom estos la tagoj de Via sklavo?Kiam Vi faros jugxon super miaj persekutantoj? |
|
| 85 |
|
| Fosojn fosis al mi la fieruloj,Kontrauxe al Viaj legxoj. |
|
| 86 |
|
| CXiuj Viaj ordonoj estas vero;Maljuste oni min persekutas; helpu min. |
|
| 87 |
|
| Oni preskaux pereigis min de sur la tero,Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn. |
|
| 88 |
|
| Laux Via boneco vivigu min,Kaj mi observos la ordonojn de Via busxo. |
|
| 89 |
|
| LAMED. Por eterne, ho Eternulo,Via vorto staras forte en la cxielo. |
|
| 90 |
|
| Por cxiuj generacioj restas Via vero;Vi fortikigis la teron, kaj gxi staras. |
|
| 91 |
|
| Laux Viaj legxoj cxio nun staras,CXar cxio estas Viaj sklavoj. |
|
| 92 |
|
| Se Via instruo ne estus mia konsolo,Mi pereus en mia mizero. |
|
| 93 |
|
| Neniam mi forgesos Viajn ordonojn,CXar per ili Vi min vivigas. |
|
| 94 |
|
| Al Vi mi apartenas;Helpu min, cxar mi sercxas Viajn ordonojn. |
|
| 95 |
|
| Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi;Sed mi studas Viajn legxojn. |
|
| 96 |
|
| CXe cxiu afero mi vidis finon;Sed Via ordono estas tre vasta. |
|
| 97 |
|
| MEM. Kiel mi amas Vian instruon!La tutan tagon mi meditas pri gxi. |
|
| 98 |
|
| Via ordono faras min pli sagxa ol miaj malamikoj,CXar gxi restas al mi por cxiam. |
|
| 99 |
|
| Mi farigxis pli sagxa, ol cxiuj miaj instruantoj,CXar Viaj legxoj estas mia tuta meditado. |
|
| 100 |
|
| Mi estas pli scianta ol maljunuloj,CXar Viajn ordonojn mi konservas. |
|
| 101 |
|
| De cxiu malbona vojo mi detenas mian piedon,Por plenumi Vian vorton. |
|
| 102 |
|
| De Viaj decidoj mi ne deklinigxas,CXar Vi min gvidas. |
|
| 103 |
|
| Kiel dolcxa estas por mia palato Via vorto!Pli ol mielo por mia busxo! |
|
| 104 |
|
| De Viaj ordonoj mi prudentigxas;Tial mi malamas cxiun vojon de malvero. |
|
| 105 |
|
| NUN. Via vorto estas lumilo por miaj piedoj,Kaj lumo por mia vojo. |
|
| 106 |
|
| Mi jxuris, kaj mi plenumos:Observi Viajn justajn decidojn. |
|
| 107 |
|
| Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo;Vivigu min, konforme al Via vorto. |
|
| 108 |
|
| La oferdono de mia busxo placxu al Vi, ho Eternulo,Kaj pri Viaj decidoj instruu min. |
|
| 109 |
|
| Mia animo estas cxiam en mia mano,Sed Vian instruon mi ne forgesas. |
|
| 110 |
|
| La malvirtuloj metis reton por mi;Sed de Viaj ordonoj mi ne deklinigxis. |
|
| 111 |
|
| Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por cxiam,CXar ili estas la gxojo de mia koro. |
|
| 112 |
|
| Mi klinis mian koron,Por plenumi Viajn legxojn eterne gxis la fino. |
|
| 113 |
|
| SAMEHX. Skeptikulojn mi malamas,Sed Vian instruon mi amas. |
|
| 114 |
|
| Vi estas mia sxirmo kaj sxildo;Vian vorton mi fidas. |
|
| 115 |
|
| Forigxu de mi, malbonagantoj;Mi observos la ordonojn de mia Dio. |
|
| 116 |
|
| Subtenu min laux Via diro, ke mi vivu;Kaj ne hontigu min pri mia espero. |
|
| 117 |
|
| Fortikigu min, ke mi savigxu,Kaj mi cxiam havos plezuron de Viaj legxoj. |
|
| 118 |
|
| Vi forpusxas cxiujn, kiuj deklinigxas de Viaj legxoj,CXar ilia falsajxo estas mensoga. |
|
| 119 |
|
| Kiel skorion Vi forjxetas cxiujn malvirtulojn sur la tero;Tial mi amas Viajn decidojn. |
|
| 120 |
|
| De Via teruro tremas mia karno,Kaj Viajn jugxojn mi timas. |
|
| 121 |
|
| AIN. Mi faris jugxon kaj justecon;Ne transdonu min al miaj premantoj. |
|
| 122 |
|
| Garantie liberigu Vian sklavon por bono,Por ke fieruloj min ne premu. |
|
| 123 |
|
| Miaj okuloj sopiras Vian helponKaj Vian justan vorton. |
|
| 124 |
|
| Agu kun Via sklavo laux Via boneco,Kaj Viajn legxojn instruu al mi. |
|
| 125 |
|
| Mi estas Via sklavo;Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn. |
|
| 126 |
|
| Estas tempo, ke la Eternulo agu:Ili rompis Vian legxon. |
|
| 127 |
|
| Tial mi amas Viajn ordonojnPli ol oron, ecx ol puran oron. |
|
| 128 |
|
| Tial mi estimas cxiujn Viajn ordonojn,CXiun vojon de malvero mi malamas. |
|
| 129 |
|
| PE. Mirindaj estas Viaj decidoj;Tial mia animo ilin konservas. |
|
| 130 |
|
| Malkasxo de Via vorto klerigas,GXi prudentigas simplanimulojn. |
|
| 131 |
|
| Mi malfermas mian busxon kaj enspiras,CXar mi deziregas Viajn ordonojn. |
|
| 132 |
|
| Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo. |
|
| 133 |
|
| Direktu miajn pasxojn laux Via promeso;Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi. |
|
| 134 |
|
| Liberigu min de homa premado;Kaj mi observos Viajn ordonojn. |
|
| 135 |
|
| Lumu per Via vizagxo sur Vian sklavon,Kaj instruu al mi Viajn legxojn. |
|
| 136 |
|
| Torentojn da akvo elversxas miaj okuloj,Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. |
|
| 137 |
|
| CADI. Justulo Vi estas, ho Eternulo,Kaj justaj estas Viaj jugxoj. |
|
| 138 |
|
| Vi aperigis Viajn decidojnKun justeco kaj plena vero. |
|
| 139 |
|
| Elturmentis min mia fervoro,CXar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn. |
|
| 140 |
|
| Tre pura estas Via vorto,Kaj Via sklavo gxin amas. |
|
| 141 |
|
| Mi estas malgranda kaj malestimata;Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas. |
|
| 142 |
|
| Via justeco estas justeco eterna,Kaj Via instruo estas vero. |
|
| 143 |
|
| Sufero kaj mizero min trafis;Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro. |
|
| 144 |
|
| La justeco de Viaj decidoj estas eterna;Klerigu min, por ke mi vivu. |
|
| 145 |
|
| KOF. Mi vokas el la tuta koro; auxskultu min, ho Eternulo;Mi plenumos Viajn legxojn. |
|
| 146 |
|
| Mi vokas al Vi; savu min,Kaj mi konservos Viajn decidojn. |
|
| 147 |
|
| Antaux la matenrugxo mi vokas;Vian vorton mi fidas. |
|
| 148 |
|
| Antaux la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekigxas,Por ke mi meditu pri Via vorto. |
|
| 149 |
|
| Mian vocxon auxskultu, laux Via boneco, ho Eternulo;Laux Via justeco lasu min vivi. |
|
| 150 |
|
| Alproksimigxas malicaj persekutantoj;Malproksimaj ili estas de Via legxo. |
|
| 151 |
|
| Proksima Vi estas, ho Eternulo;Kaj cxiuj Viaj ordonoj estas vero. |
|
| 152 |
|
| De longe mi scias pri Viaj decidoj,Ke Vi fiksis ilin por cxiam. |
|
| 153 |
|
| RESX. Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min,CXar Vian instruon mi ne forgesis. |
|
| 154 |
|
| Defendu mian aferon, kaj liberigu min;Laux Via vorto lasu min vivi. |
|
| 155 |
|
| Malproksima de malvirtuloj estas savo,CXar ili ne sxatas Viajn legxojn. |
|
| 156 |
|
| Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo;Laux Via justeco lasu min vivi. |
|
| 157 |
|
| Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj,Sed de Viaj decidoj mi ne deklinigxis. |
|
| 158 |
|
| Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis,CXar Vian vorton ili ne observis. |
|
| 159 |
|
| Rigardu, mi amas Viajn ordonojn;Ho Eternulo, laux Via boneco lasu min vivi. |
|
| 160 |
|
| La esenco de Via vorto estas vero,Kaj eterna estas cxiu jugxo de Via justeco. |
|
| 161 |
|
| SXIN. Princoj persekutas min senkauxze;Sed Vian vorton timas mia koro. |
|
| 162 |
|
| Mi gxojas pri Via vorto,Kiel ricevinto de granda akiro. |
|
| 163 |
|
| Malveron mi malamas kaj abomenas;Vian instruon mi amas. |
|
| 164 |
|
| Sepfoje cxiutage mi Vin glorasPor Viaj justaj jugxoj. |
|
| 165 |
|
| Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo;Kaj ili ne falpusxigxas. |
|
| 166 |
|
| Mi atendas Vian savon, ho Eternulo,Viajn ordonojn mi plenumas. |
|
| 167 |
|
| Mia animo observas Viajn decidojn,Kaj mi ilin forte amas. |
|
| 168 |
|
| Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn,CXar cxiuj miaj vojoj estas antaux Vi. |
|
| 169 |
|
| TAV. Mia krio venu al Vi, ho Eternulo;Laux Via vorto klerigu min. |
|
| 170 |
|
| Mia petego venu al Vi;Laux Via diro savu min. |
|
| 171 |
|
| Miaj lipoj eldiru gloradon,CXar Vi instruas al mi Viajn legxojn. |
|
| 172 |
|
| Mia lango predikos pri Via vorto,CXar cxiuj Viaj ordonoj estas justaj. |
|
| 173 |
|
| Via mano estu al mi helpo,CXar Viajn ordonojn mi elektis. |
|
| 174 |
|
| Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo,Kaj Via instruo estas mia plezuro. |
|
| 175 |
|
| Mia animo vivu kaj gloru Vin,Kaj Viaj jugxoj min helpu. |
|
| 176 |
|
| Mi erarvagis kiel perdita sxafo;Elsercxu Vian sklavon, cxar Viajn ordonojn mi ne forgesis. |
|
|
|
|