×

La Sankta Biblio 1926

Psalmoj 121

1
Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj:De kie venas al mi helpo?
2
Mia helpo venas de la Eternulo,Kiu kreis la cxielon kaj la teron.
3
Li ne lasos vian piedon falpusxigxi;Via gardanto ne dormetas.
4
Jen ne dormetas kaj ne dormasLa gardanto de Izrael.
5
La Eternulo estas via gardanto;La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano.
6
En la tago la suno vin ne frapos,Nek la luno en la nokto.
7
La Eternulo vin gardos de cxia malbono,Li gardos vian animon.
8
La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron,De nun kaj eterne.
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn