×

La Sankta Biblio 1926

Psalmoj 128

1
Kanto de suprenirado. Felicxa estas tiu, kiu timas la EternulonKaj iras laux Liaj vojoj.
2
Kiam vi mangxas la laborakiron de viaj manoj,Felicxe kaj bone estas al vi.
3
Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo;Viaj filoj estas kiel olivaj brancxoj cxirkaux via tablo.
4
Jen tiel estas benata tiu homo,Kiu timas la Eternulon.
5
Benos vin la Eternulo el Cion,Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la dauxro de via tuta vivo.
6
Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj.Paco al Izrael!
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn