La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. |
| 2 |
| Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon;Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego. |
| 3 |
| Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? |
| 4 |
| Sed Vi estas pardonema,Por ke Vi estu respektata. |
| 5 |
| Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,Kaj Lian vorton mi fidis. |
| 6 |
| Mia animo atendas mian Sinjoron pli,Ol la gardantoj atendas la matenon,La gardantoj la matenon. |
| 7 |
| Izrael fidu la Eternulon;CXar cxe la Eternulo estas favorkorecoKaj cxe Li estas granda liberigo. |
| 8 |
| Kaj Li liberigos IzraelonDe cxiuj liaj pekoj. |
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/psalms/130.mp3
150
130