×

La Sankta Biblio 1926

Psalmoj 14

1
Al la hxorestro. De David. La sensagxulo diris en sia koro:Dio ne ekzistas.Ili sentauxgigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj;Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2
La Eternulo el la cxielo ekrigardis la homidojn,Por vidi, cxu ekzistas prudentulo, kiu sercxas Dion.
3
CXiuj devojigxis, cxiuj malvirtigxis;Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas ecx unu.
4
CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon,Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon,Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
5
Tie ili forte ektimis,CXar Dio estas en la generacio de la justuloj.
6
Vi malhonoris la konsilon de malricxulo,Sed la Eternulo estas lia rifugxejo.
7
Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,Tiam triumfos Jakob kaj gxojos Izrael.
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn