×

La Sankta Biblio 1926

Psalmoj 146

1
Haleluja!Gloru, ho mia animo, la Eternulon.
2
Mi gloros la Eternulon en la dauxro de mia tuta vivo,Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
3
Ne fidu eminentulojn,Homidon, kiu ne povas helpi.
4
Eliras lia spirito, li reiras en sian teron;Kaj en tiu tago neniigxas cxiuj liaj intencoj.
5
Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
6
Kiu kreis la cxielon kaj la teron,La maron, kaj cxion, kio estas en ili,Kiu gardas la veron eterne;
7
Kiu faras justecon al la prematoj,Donas panon al la malsataj.La Eternulo liberigas la malliberulojn;
8
La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;La Eternulo restarigas la kurbigitojn;La Eternulo amas la virtulojn;
9
La Eternulo gardas la enmigrintojn,Subtenas orfon kaj vidvinon;Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
10
La Eternulo regxas eterne,Via Dio, ho Cion, por cxiuj generacioj.Haleluja!
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn