La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Kial tumultas popoloj,Kaj gentoj pripensas vanajxon? |
| 2 |
| Levigxas regxoj de la tero,Kaj eminentuloj konsiligxas kune,Kontraux la Eternulo kaj kontraux Lia sanktoleito, dirante: |
| 3 |
| Ni dissxiru iliajn ligilojn,Kaj ni dejxetu de ni iliajn sxnurojn! |
| 4 |
| La logxanta en la cxielo ridas,La Sinjoro mokas ilin. |
| 5 |
| Tiam Li parolos al ili en Sia kolero,Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: |
| 6 |
| Mi starigis ja Mian regxon Super Cion, Mia sankta monto. |
| 7 |
| Mi raportos pri la decido:La Eternulo diris al mi:Vi estas Mia filo,Hodiaux Mi vin naskis. |
| 8 |
| Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo,Kaj por posedo limojn de tero. |
| 9 |
| Vi disbatos ilin per fera sceptro,Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. |
| 10 |
| Kaj nun, ho regxoj, prudentigxu;Instruigxu, jugxistoj de la tero! |
| 11 |
| Servu al la Eternulo kun timo,Kaj gxoju kun tremo. |
| 12 |
| Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo,CXar baldaux ekbrulos Lia kolero.Felicxaj estas cxiuj, kiuj fidas Lin. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/psalms/002.mp3
150
2