|
| 1 |
|
| De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. |
|
| 2 |
|
| Ho mia Dio, Vin mi fidas;Ne lasu min hontigxi;Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi. |
|
| 3 |
|
| CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos;Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense. |
|
| 4 |
|
| Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi;Instruu min sekvi Vian iradon. |
|
| 5 |
|
| Gvidu min en Via vero kaj lernigu min,CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas;Al Vi mi esperas cxiun tagon. |
|
| 6 |
|
| Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon,CXar ili estis de cxiam. |
|
| 7 |
|
| La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru;Laux Via favorkoreco rememoru min,Pro Via boneco, ho Eternulo! |
|
| 8 |
|
| Bona kaj justa estas la Eternulo,Tial Li montras al pekantoj la vojon. |
|
| 9 |
|
| Li gvidas la humilulojn en justeco,Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. |
|
| 10 |
|
| CXiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj,Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn legxojn. |
|
| 11 |
|
| Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon,CXar gxi estas granda. |
|
| 12 |
|
| Al cxiu homo, kiu timas la Eternulon,Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti. |
|
| 13 |
|
| Lia animo gxuos bonon,Kaj liaj idoj posedos la teron. |
|
| 14 |
|
| Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj;Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili. |
|
| 15 |
|
| Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo,CXar Li eltiras el reto miajn piedojn. |
|
| 16 |
|
| Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,CXar mi estas soleca kaj mizera. |
|
| 17 |
|
| La suferoj de mia koro estas grandaj;El mia premateco elkonduku min. |
|
| 18 |
|
| Rigardu mian suferon kaj mizeron,Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn. |
|
| 19 |
|
| Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikojKaj per kia kruela malamo ili min malamas. |
|
| 20 |
|
| Gardu mian animon kaj savu min;Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas. |
|
| 21 |
|
| Senkulpeco kaj justeco defendu min,CXar al Vi mi esperas. |
|
| 22 |
|
| Liberigu, ho Dio,Izraelon el cxiuj liaj suferoj. |
|
|
|
|