La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min,Kaj per Via forto donu al mi justecon. |
| 2 |
| Ho Dio, auxskultu mian pregxon,Atentu la vortojn de mia busxo. |
| 3 |
| CXar fremduloj levigxis kontraux mi,Kaj fortuloj sercxas mian animon;Ili ne havas Dion antaux si.Sela. |
| 4 |
| Jen Dio estas mia helpanto,Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo. |
| 5 |
| Li returnos la malbonon al miaj malamikoj:Laux Via vereco ekstermu ilin. |
| 6 |
| Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon,Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona; |
| 7 |
| CXar de cxiuj suferoj Li savis min,Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo. |
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/psalms/054.mp3
150
54