La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: |
| 2 |
| Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda; |
| 3 |
| kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto, |
| 4 |
| por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro, |
| 5 |
| kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron. |
| 6 |
| Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi: |
| 7 |
| la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la tabernaklo, |
| 8 |
| kaj la tablon kaj gxiajn apartenajxojn kaj la puran kandelabron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron de incensado, |
| 9 |
| kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la lavujon kaj gxian piedestalon, |
| 10 |
| kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj, |
| 11 |
| kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros. |
| 12 |
| Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: |
| 13 |
| Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas. |
| 14 |
| Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo. |
| 15 |
| Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata,estu mortigita. |
| 16 |
| Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo. |
| 17 |
| Inter Mi kaj la Izraelidoj gxi estu signo por cxiam; cxar dum ses tagoj la Eternulo faris la cxielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li cxesis kaj ripozis. |
| 18 |
| Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/exodus/031.mp3
40
31