|
| 1 |
|
| Sentencoj de Salomono.Sagxa filo estas gxojo por sia patro,Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino. |
|
| 2 |
|
| Maljustaj trezoroj ne donas utilon;Sed bonfaremo savas de morto. |
|
| 3 |
|
| La Eternulo ne malsatigos animon de piulo;Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas. |
|
| 4 |
|
| Maldiligenta mano malricxigas;Sed mano de diligentuloj ricxigas. |
|
| 5 |
|
| Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo sagxa;Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda. |
|
| 6 |
|
| Beno estas sur la kapo de piulo;Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon. |
|
| 7 |
|
| La memoro de piulo estas benata;Sed la nomo de malpiuloj forputros. |
|
| 8 |
|
| Kiu havas sagxan koron, tiu akceptos moralordonojn;Sed kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos. |
|
| 9 |
|
| Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendangxere;Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita. |
|
| 10 |
|
| Kiu grimacas per la okulo, tiu kauxzas suferon;Kaj kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos. |
|
| 11 |
|
| La busxo de piulo estas fonto de vivo;Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon. |
|
| 12 |
|
| Malamo kauxzas malpacon;Sed amo kovras cxiujn pekojn. |
|
| 13 |
|
| Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo;Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo. |
|
| 14 |
|
| Sagxuloj konservas la scion;Sed la busxo de malsagxulo estas proksima al la pereo. |
|
| 15 |
|
| La havo de ricxulo estas lia fortika urbo;Sed pereo por la malricxuloj estas ilia malricxo. |
|
| 16 |
|
| La laborpago de piulo estas por la vivo;La enspezoj de malpiulo estas por peko. |
|
| 17 |
|
| Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo;Sed kiu forjxetas atentigon, tiu restas en eraro. |
|
| 18 |
|
| Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon;Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo. |
|
| 19 |
|
| CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko;Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa. |
|
| 20 |
|
| La lango de piulo estas plej bonspeca argxento;La koro de malpiuloj estas kiel nenio. |
|
| 21 |
|
| La lipoj de piulo gvidas multajn;Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo. |
|
| 22 |
|
| La beno de la Eternulo ricxigas,Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi. |
|
| 23 |
|
| Por malsagxulo estas gxojo fari malbonon;Kaj sagxo, por sagxulo. |
|
| 24 |
|
| Kio timigas malpiulon, tio trafos lin;Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili. |
|
| 25 |
|
| Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas;Sed piulo havas eternan fundamenton. |
|
| 26 |
|
| Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj,Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis. |
|
| 27 |
|
| La timo antaux la Eternulo multigas la tagojn;Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj. |
|
| 28 |
|
| La atendo de piuloj farigxos gxojo;Sed la espero de malpiuloj pereos. |
|
| 29 |
|
| La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo,Sed pereo por la malbonfarantoj. |
|
| 30 |
|
| Piulo neniam falpusxigxos;Sed la malpiuloj ne restos sur la tero. |
|
| 31 |
|
| La busxo de piulo eligas sagxon;Sed lango falsema estos ekstermita. |
|
| 32 |
|
| La lipoj de piulo anoncas favorajxon,Kaj la busxo de malpiuloj malicajxon. |
|
|
|
|