|
| 1 |
|
| Sagxa virino konstruas sian domon;Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj. |
|
| 2 |
|
| Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon;Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas. |
|
| 3 |
|
| En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco;Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas. |
|
| 4 |
|
| Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj;Sed multe da profito estas de la forto de bovoj. |
|
| 5 |
|
| Verama atestanto ne mensogas;Sed atestanto falsama elspiras mensogojn. |
|
| 6 |
|
| Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas;Sed por sagxulo la sciado estas facila. |
|
| 7 |
|
| Foriru de homo malsagxa;CXar vi ne auxdos parolon de sagxo. |
|
| 8 |
|
| La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo;Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado. |
|
| 9 |
|
| Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj;Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro. |
|
| 10 |
|
| Koro scias sian propran malgxojon;Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo. |
|
| 11 |
|
| Domo de malvirtuloj estos ekstermita;Sed dometo de virtuloj floros. |
|
| 12 |
|
| Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo,Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto. |
|
| 13 |
|
| Ankaux dum ridado povas dolori la koro;Kaj la fino de gxojo estas malgxojo. |
|
| 14 |
|
| Laux siaj agoj mangxos homo malbonkora;Kaj homo bona satigxos per siaj faroj. |
|
| 15 |
|
| Naivulo kredas cxiun vorton;Sed sagxulo estas atenta pri sia vojo. |
|
| 16 |
|
| Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono;Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema. |
|
| 17 |
|
| Malpacienculo faras malsagxajxojn;Kaj malbonintenculo estas malamata. |
|
| 18 |
|
| Naivuloj akiras malsagxecon;Sed sagxuloj estas kronataj de klereco. |
|
| 19 |
|
| Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj;Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo. |
|
| 20 |
|
| Malricxulo estas malamata ecx de sia proksimulo;Sed ricxulo havas multe da amikoj. |
|
| 21 |
|
| Kiu malsxatas sian proksimulon, tiu estas pekulo;Sed kiu kompatas malricxulojn, tiu estas felicxa. |
|
| 22 |
|
| CXu ne eraras malbonintenculoj?Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. |
|
| 23 |
|
| De cxiu laboro estos profito;Sed de babilado venas nur senhaveco. |
|
| 24 |
|
| Propra ricxeco estas krono por la sagxuloj;Sed la malsagxeco de la malsagxuloj restas malsagxeco. |
|
| 25 |
|
| Verparola atestanto savas animojn;Sed malverparola elspiras trompon. |
|
| 26 |
|
| En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo;Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj. |
|
| 27 |
|
| La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo,Por evitigi la retojn de la morto. |
|
| 28 |
|
| Grandeco de popolo estas gloro por regxo;Kaj manko de popolo pereigas la reganton. |
|
| 29 |
|
| Pacienculo havas multe da sagxo;Sed malpacienculo elmontras malsagxecon. |
|
| 30 |
|
| Trankvila koro estas vivo por la korpo;Sed envio estas puso por la ostoj. |
|
| 31 |
|
| Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton;Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon. |
|
| 32 |
|
| Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita;Sed virtulo ecx mortante havas esperon. |
|
| 33 |
|
| En la koro de sagxulo ripozas sagxo;Kaj kio estas en malsagxuloj, tio elmontrigxas. |
|
| 34 |
|
| Virto altigas popolon;Sed peko pereigas gentojn. |
|
| 35 |
|
| Favoron de la regxo havas sklavo sagxa;Sed kontraux malbonkonduta li koleras. |
|
|
|
|