|
| 1 |
|
| Milda respondo kvietigas koleron;Sed malmola vorto ekscitas koleron. |
|
| 2 |
|
| La lango de sagxuloj bonigas la instruon;Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon. |
|
| 3 |
|
| Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo;Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. |
|
| 4 |
|
| Milda lango estas arbo de vivo;Sed malbonparola rompas la spiriton. |
|
| 5 |
|
| Malsagxulo malsxatas la instruon de sia patro;Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta. |
|
| 6 |
|
| En la domo de virtulo estas multe da trezoroj;Sed en la profito de malvirtulo estas pereo. |
|
| 7 |
|
| La busxo de sagxuloj semas instruon;Sed la koro de malsagxuloj ne estas tia. |
|
| 8 |
|
| Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo;Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas. |
|
| 9 |
|
| Abomenajxo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo;Sed kiu celas virton, tiun Li amas. |
|
| 10 |
|
| Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon;Kaj la malamanto de admono mortos. |
|
| 11 |
|
| SXeol kaj la abismo estas antaux la Eternulo:Tiom pli la koroj de la homidoj. |
|
| 12 |
|
| Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas;Al sagxuloj li ne iras. |
|
| 13 |
|
| GXoja koro faras la vizagxon gxoja;Sed cxe cxagreno de la koro la spirito estas malgaja. |
|
| 14 |
|
| La koro de sagxulo sercxas instruon;Sed la busxo de malsagxuloj nutras sin per malsagxeco. |
|
| 15 |
|
| CXiuj tagoj de malfelicxulo estas malbonaj;Sed kontenta koro estas festenado. |
|
| 16 |
|
| Pli bona estas malmulto kun timo antaux la Eternulo,Ol granda trezoro kun maltrankvileco cxe gxi. |
|
| 17 |
|
| Pli bona estas mangxo el verdajxo, sed kun amo,Ol grasa bovo, sed kun malamo. |
|
| 18 |
|
| Kolerema homo kauxzas malpacon;Kaj pacienculo kvietigas disputon. |
|
| 19 |
|
| La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto;Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita. |
|
| 20 |
|
| Sagxa filo gxojigas la patron;Sed homo malsagxa estas malhonoro por sia patrino. |
|
| 21 |
|
| Malsagxeco estas gxojo por malsagxulo;Sed homo prudenta iras gxustan vojon. |
|
| 22 |
|
| Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas;Sed cxe multe da konsilantoj ili restas fortikaj. |
|
| 23 |
|
| Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo;Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo! |
|
| 24 |
|
| La vojo de la vivo por sagxulo iras supren,Por ke li evitu SXeolon malsupre. |
|
| 25 |
|
| La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas;Sed Li gardas la limojn de vidvino. |
|
| 26 |
|
| Abomenajxo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo;Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj. |
|
| 27 |
|
| Profitemulo malgxojigas sian domon;Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos. |
|
| 28 |
|
| La koro de virtulo pripensas respondon;Sed la busxo de malvirtuloj elfluigas malbonon. |
|
| 29 |
|
| La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj;Sed la pregxon de la virtuloj Li auxskultas. |
|
| 30 |
|
| Luma okulo gxojigas la koron;Bona sciigo fortikigas la ostojn. |
|
| 31 |
|
| Orelo, kiu auxskultas la instruon de la vivo,Logxos inter sagxuloj. |
|
| 32 |
|
| Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon;Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon. |
|
| 33 |
|
| La timo antaux la Eternulo instruas sagxon,Kaj humileco trovigxas antaux honoro. |
|
|
|
|