|
| 1 |
|
| Nomo bona estas pli preferinda, ol granda ricxeco;Kaj bona estimo, ol argxento kaj oro. |
|
| 2 |
|
| Ricxulo kaj malricxulo renkontigxas:Ilin ambaux kreis la Eternulo. |
|
| 3 |
|
| Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas;Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas. |
|
| 4 |
|
| Por humileco kaj timo antaux la EternuloOni ricevas ricxecon kaj honoron kaj vivon. |
|
| 5 |
|
| Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo;Kiu gardas sian animon, tiu malproksimigxas de ili. |
|
| 6 |
|
| Instruu knabon konforme al lia vojo,Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi. |
|
| 7 |
|
| Ricxulo regas super malricxuloj,Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto. |
|
| 8 |
|
| Kiu semas maljustajxon, tiu rikoltos suferon,Kaj la kano de lia krueleco rompigxos. |
|
| 9 |
|
| Bonokululo estos benata;CXar li donas el sia pano al malricxulo. |
|
| 10 |
|
| Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco,Kaj cxesigxos malkonsento kaj ofendo. |
|
| 11 |
|
| Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas,Al tiu la regxo estas amiko. |
|
| 12 |
|
| La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton;Sed la vortojn de maliculo Li renversas. |
|
| 13 |
|
| Mallaborulo diras:Leono estas ekstere,Mi povus esti mortigita meze de la strato. |
|
| 14 |
|
| La busxo de malcxastulino estas profunda foso;Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas. |
|
| 15 |
|
| Malsagxeco forte sidas en la koro de knabo;Sed vergo punanta gxin elpelas el gxi. |
|
| 16 |
|
| Kiu premas malricxulon, por pligrandigi sian ricxecon,Tiu donas al ricxulo, por ke li malricxigxu. |
|
| 17 |
|
| Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj,Kaj direktu vian koron al mia instruo; |
|
| 18 |
|
| CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno;Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj. |
|
| 19 |
|
| Ke al la Eternulo estu via fido,Tion mi instruis al vi hodiaux. |
|
| 20 |
|
| CXu mi ne skribis al vi tion trifojeKun konsiloj kaj scio, |
|
| 21 |
|
| Por sciigi al vi la gxustecon de la paroloj de vero,Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis? |
|
| 22 |
|
| Ne prirabu malricxulon, pro tio, ke li estas malricxa;Kaj ne premu senhavulon cxe la pordego; |
|
| 23 |
|
| CXar la Eternulo defendos ilian aferonKaj dispremos iliajn premantojn. |
|
| 24 |
|
| Ne amikigxu kun homo kolerema,Kaj ne komunikigxu kun homo flamigxema; |
|
| 25 |
|
| Ke vi ne lernu lian vojonKaj ne ricevu reton por via animo. |
|
| 26 |
|
| Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano,Kiuj garantias por sxuldoj. |
|
| 27 |
|
| Se vi ne havos per kio pagi,Oni ja prenos vian litajxon de sub vi. |
|
| 28 |
|
| Ne forsxovu la antikvajn limojn,Kiujn faris viaj patroj. |
|
| 29 |
|
| Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj;Li ne staros antaux maleminentuloj. |
|
|
|
|