|
| 1 |
|
| Ne sekvu malbonajn homojn,Kaj ne deziru esti kun ili; |
|
| 2 |
|
| CXar ilia koro pensas pri perfortajxo,Kaj ilia busxo parolas malbonajxon. |
|
| 3 |
|
| Per sagxo konstruigxas domo,Kaj per prudento gxi fortikigxas; |
|
| 4 |
|
| Kaj per sciado la cxambroj plenigxasPer cxia havo grandvalora kaj agrabla. |
|
| 5 |
|
| Homo sagxa havas forton,Kaj homo prudenta estas potenca. |
|
| 6 |
|
| Kun pripenso faru militon;Kaj venko venas per multe da konsilantoj. |
|
| 7 |
|
| Tro alta estas la sagxo por malsagxulo;CXe la pordego li ne malfermos sian busxon. |
|
| 8 |
|
| Kiu intencas fari malbonon,Tiun oni nomas maliculo. |
|
| 9 |
|
| Malico de malsagxulo estas peko;Kaj blasfemanto estas abomenajxo por homo. |
|
| 10 |
|
| Se vi montrigxis malforta en tago de mizero,Via forto estas ja malgranda. |
|
| 11 |
|
| Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi,Kaj ne fortirigxu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto. |
|
| 12 |
|
| Se vi diras:Ni tion ne sciis,La esploranto de koroj ja komprenas,Kaj la gardanto de via animo ja scias,Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj. |
|
| 13 |
|
| Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona;Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo; |
|
| 14 |
|
| Tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi gxin trovis,Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos. |
|
| 15 |
|
| Ne insidu, ho malvirtulo, kontraux la domo de virtulo;Ne ataku lian ripozejon; |
|
| 16 |
|
| CXar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen levigxos;Sed malvirtuloj implikigxas en la malfelicxo. |
|
| 17 |
|
| Kiam falas via malamiko, ne gxoju,Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu; |
|
| 18 |
|
| CXar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne placxos al Li,Kaj Li returnos de li Sian koleron. |
|
| 19 |
|
| Ne koleru kontraux malbonfarantoj,Kaj ne enviu la malvirtulojn; |
|
| 20 |
|
| CXar la malbonulo ne havos estontecon;La lumilo de malvirtuloj estingigxos. |
|
| 21 |
|
| Timu, mia filo, la Eternulon kaj la regxon;Kun ribeluloj ne komunikigxu. |
|
| 22 |
|
| CXar subite venos ilia pereo;Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaux? |
|
| 23 |
|
| Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj:Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone. |
|
| 24 |
|
| Kiu diras al malvirtulo:Vi estas virtulo,Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. |
|
| 25 |
|
| Sed kiuj faras riprocxojn, tiuj placxas,Kaj sur ilin venos bona beno. |
|
| 26 |
|
| Kiu respondas gxustajn vortojn,Tiu kisas per la lipoj. |
|
| 27 |
|
| Plenumu vian laboron ekstere,Pretigu cxion sur via kampo;Kaj poste arangxu vian domon. |
|
| 28 |
|
| Ne atestu sen kauxzo kontraux via proksimulo;CXu vi trompus per via busxo? |
|
| 29 |
|
| Ne diru:Kiel li agis kontraux mi, tiel mi agos kontraux li;Mi redonos al la homo laux lia faro. |
|
| 30 |
|
| Mi pasis tra kampo de homo maldiligentaKaj tra vinbergxardeno de sensagxulo; |
|
| 31 |
|
| Kaj jen cxie elkreskis urtiko,CXio estas kovrita de dornoj,Kaj la sxtona muro estas detruita. |
|
| 32 |
|
| Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron,Mi rigardis, kaj ricevis instruon: |
|
| 33 |
|
| Iom da dormo, iom da dormeto,Iom da kunmeto de la manoj por kusxado; |
|
| 34 |
|
| Kaj venos via malricxeco kiel rabisto,Kaj via senhaveco kiel viro armita. |
|
|
|
|