|
| 1 |
|
| Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas;Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono. |
|
| 2 |
|
| Kiam lando pekas, gxi havas multe da estroj;Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe. |
|
| 3 |
|
| Homo malricxa, kiu premas malricxulojn,Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon. |
|
| 4 |
|
| Kiuj forlasis la legxojn, tiuj lauxdas malvirtulon;Sed la observantoj de la legxoj indignas kontraux li. |
|
| 5 |
|
| Malbonaj homoj ne komprenas justecon;Sed la sercxantoj de la Eternulo komprenas cxion. |
|
| 6 |
|
| Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco,Ol homo, kiu iras malgxustan vojon, kvankam li estas ricxa. |
|
| 7 |
|
| Kiu observas la legxojn, tiu estas filo prudenta;Sed kunulo de malcxastuloj hontigas sian patron. |
|
| 8 |
|
| Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito,Tiu kolektas gxin por kompatanto de malricxuloj. |
|
| 9 |
|
| Kiu forklinas sian orelon de auxdado de instruo,Ties ecx pregxo estas abomenajxo. |
|
| 10 |
|
| Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona,Tiu mem falos en sian foson;Sed la senkulpuloj heredos bonon. |
|
| 11 |
|
| Ricxulo estas sagxa en siaj okuloj;Sed sagxa malricxulo lin tute travidas. |
|
| 12 |
|
| Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro;Sed kiam altigxas malvirtuloj, tiam homoj sin kasxas. |
|
| 13 |
|
| Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa;Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita. |
|
| 14 |
|
| Bone estas al homo, kiu cxiam timas;Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfelicxon. |
|
| 15 |
|
| Leono krieganta kaj urso avidaEstas malvirta reganto super malricxa popolo. |
|
| 16 |
|
| Se reganto estas neprudenta, tiam farigxas multe da maljustajxoj;Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos. |
|
| 17 |
|
| Homo, kies konscienco estas sxargxita de mortigo,Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu. |
|
| 18 |
|
| Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita;Sed kiu iras malgxustan vojon, tiu subite falos. |
|
| 19 |
|
| Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon. |
|
| 20 |
|
| Homon fidelan oni multe benas;Sed kiu rapidas ricxigxi, tiu ne restos sen puno. |
|
| 21 |
|
| Konsideri personojn ne estas bone;Pro peco da pano homo pekus. |
|
| 22 |
|
| Homo enviema rapidas al ricxeco,Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas. |
|
| 23 |
|
| Kiu faras riprocxojn al homo, tiu poste trovos pli da danko,Ol tiu, kiu flatas per la lango. |
|
| 24 |
|
| Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras:GXi ne estas peko,Tiu estas kamarado de mortigisto. |
|
| 25 |
|
| Fierulo kauxzas malpacojn;Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata. |
|
| 26 |
|
| Kiu fidas sin mem, tiu estas malsagxa;Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita. |
|
| 27 |
|
| Kiu donas al malricxulo, tiu ne havos mankon;Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata. |
|
| 28 |
|
| Kiam malvirtuloj altigxas, homoj kasxigxas;Sed kiam ili pereas, tiam multigxas virtuloj. |
|
|
|
|