|
| 1 |
|
| Se homo ofte admonita restos obstina,Li subite pereos sen ia helpo. |
|
| 2 |
|
| Kiam altigxas virtuloj, la popolo gxojas;Sed kiam regas malvirtulo, la popolo gxemas. |
|
| 3 |
|
| Homo, kiu amas sagxon, gxojigas sian patron;Sed kiu komunikigxas kun malcxastulinoj, tiu disperdas sian havon. |
|
| 4 |
|
| Regxo per justeco fortikigas la landon;Sed donacamanto gxin ruinigas. |
|
| 5 |
|
| Homo, kiu flatas al sia proksimulo,Metas reton antaux liaj piedoj. |
|
| 6 |
|
| Per sia pekado malbona homo sin implikas;Sed virtulo triumfas kaj gxojas. |
|
| 7 |
|
| Virtulo penas ekkoni la aferon de malricxuloj;Sed malvirtulo ne povas kompreni. |
|
| 8 |
|
| Homoj blasfemantaj indignigas urbon;Sed sagxuloj kvietigas koleron. |
|
| 9 |
|
| Se sagxa homo havas jugxan aferon kun homo malsagxa,Tiam, cxu li koleras, cxu li ridas, li ne havas trankvilon. |
|
| 10 |
|
| Sangaviduloj malamas senkulpulon;Sed virtuloj zorgas pri lia vivo. |
|
| 11 |
|
| Sian tutan koleron aperigas malsagxulo;Sed sagxulo gxin retenas. |
|
| 12 |
|
| Se reganto atentas mensogon,Tiam cxiuj liaj servantoj estas malvirtuloj. |
|
| 13 |
|
| Malricxulo kaj procentegisto renkontigxas;La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaux. |
|
| 14 |
|
| Se regxo jugxas juste malricxulojn,Lia trono fortikigxas por cxiam. |
|
| 15 |
|
| Kano kaj instruo donas sagxon;Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon. |
|
| 16 |
|
| Kiam altigxas malvirtuloj, tiam multigxas krimoj;Sed virtuloj vidos ilian falon. |
|
| 17 |
|
| Punu vian filon, kaj li vin trankviligos,Kaj li donos gxojon al via animo. |
|
| 18 |
|
| Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo farigxas sovagxa;Sed bone estas al tiu, kiu observas la legxojn. |
|
| 19 |
|
| Per vortoj sklavo ne instruigxas;CXar li komprenas, sed ne obeas. |
|
| 20 |
|
| CXu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj?Estas pli da espero por malsagxulo ol por li. |
|
| 21 |
|
| Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotigxado,Li poste farigxas neregebla. |
|
| 22 |
|
| Kolerema homo kauxzas malpacojn,Kaj flamigxema kauxzas multajn pekojn. |
|
| 23 |
|
| La fiereco de homo lin malaltigos;Sed humilulo atingos honoron. |
|
| 24 |
|
| Kiu dividas kun sxtelisto, tiu malamas sian animon;Li auxdas la jxuron kaj nenion diras. |
|
| 25 |
|
| Timo antaux homoj faligas en reton;Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas sxirmita. |
|
| 26 |
|
| Multaj sercxas favoron de reganto;Sed la sorto de homo dependas de la Eternulo. |
|
| 27 |
|
| Maljusta homo estas abomenajxo por virtuloj;Kaj kiu iras la gxustan vojon, tiu estas abomenajxo por malvirtulo. |
|
|
|
|