|
| 1 |
|
| Vortoj de la regxo Lemuel, instruo, kiun donis al li lia patrino. |
|
| 2 |
|
| Ho mia filo, ho filo de mia ventro!Ho filo de miaj promesoj! |
|
| 3 |
|
| Ne donu al la virinoj vian forton,Nek viajn agojn al la pereigantoj de regxoj. |
|
| 4 |
|
| Ne al la regxoj, ho Lemuel, ne al la regxoj konvenas trinki vinon,Nek al la princoj deziri ebriigajxojn. |
|
| 5 |
|
| CXar drinkinte, ili povas forgesi la legxojn,Kaj ili malgxustigos la jugxon de cxiuj prematoj. |
|
| 6 |
|
| Donu ebriigajxon al la pereanto,Kaj vinon al tiu, kiu havas suferantan animon. |
|
| 7 |
|
| Li trinku, kaj forgesu sian malricxecon,Kaj li ne plu rememoru sian malfelicxon. |
|
| 8 |
|
| Malfermu vian busxon por senvocxulo,Por la defendo de cxiuj forlasitaj. |
|
| 9 |
|
| Malfermu vian busxon, por jugxi juste,Por defendi malricxulon kaj senhavulon. |
|
| 10 |
|
| Se iu trovis kapablan edzinon,SXia valoro estas pli granda ol perloj. |
|
| 11 |
|
| Fidas sxin la koro de sxia edzo,Kaj havo ne mankos. |
|
| 12 |
|
| SXi redonas al li bonon, sed ne malbonon,En la dauxro de sxia tuta vivo. |
|
| 13 |
|
| SXi sercxas lanon kaj linon,Kaj volonte laboras per siaj manoj. |
|
| 14 |
|
| SXi estas kiel sxipo de komercisto;De malproksime sxi alportas sian panon. |
|
| 15 |
|
| SXi levigxas, kiam estas ankoraux nokto,Kaj sxi disdonas mangxon al sia domanaroKaj porciojn al siaj servantinoj; |
|
| 16 |
|
| SXi pensas pri kampo, kaj acxetas gxin;Per la enspezoj de sia mano sxi plantas vinbergxardenon. |
|
| 17 |
|
| SXi zonas siajn lumbojn per fortoKaj fortikigas siajn brakojn. |
|
| 18 |
|
| SXi komprenas, ke sxia komercado estas bona;SXia lumilo ne estingigxas en la nokto. |
|
| 19 |
|
| SXi etendas sian manon al la sxpinilo,Kaj sxiaj fingroj tenas la sxpinturnilon. |
|
| 20 |
|
| SXi malfermas sian manon al la malricxuloKaj etendas siajn manojn al la senhavulo. |
|
| 21 |
|
| SXi ne timas la negxon por sia domo,CXar sxia tuta domanaro estas vestita per rugxa teksajxo. |
|
| 22 |
|
| SXi faras al si kovrojn;Delikata tolo kaj purpuro estas sxiaj vestoj. |
|
| 23 |
|
| SXia edzo estas konata cxe la pordego,Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. |
|
| 24 |
|
| SXi faras teksajxon kaj vendas,Kaj zonojn sxi donas al la komercisto. |
|
| 25 |
|
| Fortika kaj bela estas sxia vesto,Kaj sxi ridas pri la venonta tago. |
|
| 26 |
|
| Sian busxon sxi malfermas kun sagxo;Bonkora instruo estas sur sxia lango. |
|
| 27 |
|
| SXi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo,Kaj sxi ne mangxas panon en senlaboreco. |
|
| 28 |
|
| Levigxas sxiaj filoj kaj sxin gratulas;SXia edzo sxin lauxdegas, dirante: |
|
| 29 |
|
| Multaj filinoj estas bravaj,Sed vi superas cxiujn. |
|
| 30 |
|
| CXarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantajxo;Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. |
|
| 31 |
|
| Donu al sxi laux la fruktoj de sxiaj manoj;Kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj. |
|
|
|
|