|
| 1 |
|
| CXu ne vokas la sagxo?Kaj cxu la prudento ne auxdigas sian vocxon? |
|
| 2 |
|
| GXi staras sur la pinto de altajxoj,Apud la vojo, cxe la vojkrucxigxoj. |
|
| 3 |
|
| Apud la pordegoj, cxe la eniro en la urbon,CXe la eniro tra la pordoj, gxi kantas: |
|
| 4 |
|
| Al vi, ho viroj, mi vokas;Kaj mia vocxo sin turnas al la homoj: |
|
| 5 |
|
| Komprenu, naivuloj, la prudenton,Kaj sensprituloj prenu en la koron. |
|
| 6 |
|
| Auxskultu, cxar mi parolos gravajxon,Kaj gxustajxo eliros el mia busxo. |
|
| 7 |
|
| CXar mia lango parolos veron,Kaj malpiajxon abomenas miaj lipoj. |
|
| 8 |
|
| Justaj estas cxiuj paroloj de mia busxo;Ili ne enhavas falson kaj malicon. |
|
| 9 |
|
| CXiuj ili estas gxustaj por tiu, kiu ilin komprenas,Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion. |
|
| 10 |
|
| Prenu mian instruon, kaj ne argxenton;Kaj la scion sxatu pli, ol plej puran oron. |
|
| 11 |
|
| CXar sagxo estas pli bona ol multekostaj sxtonoj;Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al gxi. |
|
| 12 |
|
| Mi, sagxo, logxas kun la prudento,Kaj mi trovas prudentajn konsilojn. |
|
| 13 |
|
| Timo antaux la Eternulo malamas malbonon,Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon;Malsinceran busxon mi malamas. |
|
| 14 |
|
| De mi venas konsilo kaj bonarangxo;Mi estas prudento; al mi apartenas forto. |
|
| 15 |
|
| Per mi regxas la regxoj,Kaj la estroj donas legxojn de justeco. |
|
| 16 |
|
| Per mi regas la princojKaj la potenculoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero. |
|
| 17 |
|
| Mi amas miajn amantojn;Kaj miaj sercxantoj min trovos. |
|
| 18 |
|
| Ricxo kaj gloro estas cxe mi,Dauxra havo kaj justo. |
|
| 19 |
|
| Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro;Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita argxento. |
|
| 20 |
|
| Laux la vojo de vero mi iras,Laux la vojstreko de la justo; |
|
| 21 |
|
| Por heredigi al miaj amantoj esencan bonon,Kaj plenigi iliajn trezorejojn. |
|
| 22 |
|
| La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo,Antaux Siaj kreitajxoj, tre antikve. |
|
| 23 |
|
| Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco,Antaux la kreo de la tero. |
|
| 24 |
|
| Kiam ankoraux ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita,Kiam ankoraux ne ekzistis fontoj, sxprucigantaj akvon. |
|
| 25 |
|
| Antaux ol la montoj estis starigitaj,Antaux la altajxoj mi estis kreita; |
|
| 26 |
|
| Kiam la tero ankoraux ne estis farita, nek la kampoj,Nek la komencaj polveroj de la mondo. |
|
| 27 |
|
| Dum Li firmigis la cxielojn, mi jam estis tie;Dum Li desegnis limojn sur la suprajxo de la abismo, |
|
| 28 |
|
| Dum Li fortikigis la nubojn supre,Dum Li firmigis la fontojn de la abismo, |
|
| 29 |
|
| Dum Li donis Sian legxon al la maro,Por ke la akvoj ne transpasxu siajn bordojn,Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: |
|
| 30 |
|
| Tiam mi estis cxe Li kiel konstruanto;Mi estis la gxojo de cxiuj tagoj,Ludante antaux Li cxiutempe. |
|
| 31 |
|
| Mi ludas sur Lia mondo-tero;Kaj mia gxojo estas inter la homidoj. |
|
| 32 |
|
| Kaj nun, infanoj, auxskultu min;Kaj felicxaj estos tiuj, kiuj iras laux miaj vojoj. |
|
| 33 |
|
| Auxskultu instruon kaj sagxigxu,Kaj ne forjxetu gxin. |
|
| 34 |
|
| Felicxa estas la homo, kiu min auxskultas,Kiu maldormas cxiutage cxe miaj pordoj,Kiu staras garde cxe la fostoj de miaj pordegoj. |
|
| 35 |
|
| CXar kiu min trovis, tiu trovis vivon,Kaj akiros favoron de la Eternulo. |
|
| 36 |
|
| Sed kiu maltrafas min, tiu difektas sian animon;CXiuj, kiuj min malamas, amas la morton. |
|
|
|
|