La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| La sagxo konstruis sian domon,CXarpentis gxiajn sep kolonojn. |
| 2 |
| GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon,Kaj pretigis sian tablon. |
| 3 |
| GXi sendis siajn servantinojn,Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo: |
| 4 |
| Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien!Al la senspritulo gxi diris: |
| 5 |
| Venu, mangxu de mia pano,Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis. |
| 6 |
| Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu;Kaj iru laux la vojo de la prudento. |
| 7 |
| Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron;Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata. |
| 8 |
| Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu:Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos. |
| 9 |
| Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos;Instruu justulon, kaj li lernos pli. |
| 10 |
| La komenco de la sagxo estas timo antaux la Eternulo;Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento. |
| 11 |
| CXar per mi plimultigxos viaj tagoj,Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo. |
| 12 |
| Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi;Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos. |
| 13 |
| Virino malsagxa, bruema,Sensprita, kaj nenion scianta, |
| 14 |
| Sidas cxe la pordo de sia domo,Sur segxo sur altajxo de la urbo, |
| 15 |
| Por voki la pasantojn,Kiuj iras sian gxustan vojon: |
| 16 |
| Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien!Kaj al la senspritulo sxi diris: |
| 17 |
| Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj,Kaj pano kasxita estas agrabla. |
| 18 |
| Kaj li ne scias, ke tie estas mortintojKaj ke sxiaj invititoj estas en la profundoj de SXeol. |
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/proverbs/009.mp3
31
9