La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Mi estas la lilio de SXaron,La rozo de la valoj. |
| 2 |
| Kiel rozo inter la dornoj,Tiel estas mia amatino inter la knabinoj. |
| 3 |
| Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj,Tiel estas mia amato inter la junuloj.Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidigxis;Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato. |
| 4 |
| Li enkonduku min en vindomon,Kaj lia standardo super mi estu la amo. |
| 5 |
| Plifortigu min per vinberkuko,Refresxigu min per pomsuko;CXar mi estas malsana de amo. |
| 6 |
| Lia maldekstra mano estu sub mia kapo,Lia dekstra cxirkauxprenu min. |
| 7 |
| Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem,Je la gazeloj aux la cervoj de la kampo:Ne veku nek sendormigu la amatinon,GXis sxi mem volos. |
| 8 |
| Ho, jen estas la vocxo de mia amato! Ho, jen li venas,Rapidante sur la montoj, saltante sur la altajxoj. |
| 9 |
| Mia amato similas al gazelo aux al cervo.Ho, jen li staras post nia muro,Rigardante tra la fenestro,Sin montrante cxe la krado. |
| 10 |
| Mia amato vokas, li parolas al mi:Levigxu, mia amatino, mia belulino, ho venu; |
| 11 |
| CXar la vintro jam forpasis,La pluvo pasis kaj malaperis; |
| 12 |
| La floroj jam estas sur la tero;La kantosezono jam alvenis,Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando; |
| 13 |
| La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn,La vinbertrunkoj siajn vinberetojn,Kiuj jam bonodoras.Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu. |
| 14 |
| Ho mia kolombino, en la krevajxoj de la roko, en la kasxejo de la rokkrutajxo,Montru al mi vian aspekton, auxdigu al mi vian vocxon;CXar via vocxo estas dolcxa, kaj via aspekto estas bela. |
| 15 |
| Kaptu al ni la sxakalojn, la malgrandajn sxakalojn,La detruantojn de la vinbergxardenoj,Kiam niaj vinbergxardenoj burgxonas. |
| 16 |
| Mia amato apartenas al mi,Kaj mi apartenas al li,Kiu pasxtas inter la rozoj. |
| 17 |
| GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros,Turnu vin, ho amato, similigxu al gazelo aux al cervoSur la montoj de aromajxoj. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/songofsolomon/002.mp3
8
2