La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, starigxu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi. |
| 2 |
| Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi auxskultis Tiun, kiu parolis al mi. |
| 3 |
| Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna tago. |
| 4 |
| La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo. |
| 5 |
| CXu ili auxskultos, cxu ili ne auxskultos (cxar ili estas domo malobeema), ili almenaux sciu, ke profeto estis inter ili. |
| 6 |
| Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn;kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi logxas inter skorpioj,tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema. |
| 7 |
| Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj. |
| 8 |
| Kaj vi, ho filo de homo, auxskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian busxon, kaj mangxu tion,kion Mi donos al vi. |
| 9 |
| Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en gxi estas skribrulajxo. |
| 10 |
| Kaj Li disvolvis gxin antaux mi, kaj gxi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur gxi estis skribitaj lamentoj, gxemoj, kaj veoj. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/ezekiel/002.mp3
48
2