×

La Sankta Biblio 1926

Jona 2

1
Kaj Jona ekpregxis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fisxo.
2
Kaj li diris:Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo,Kaj Li respondis al mi;El la ventro de SXeol mi kriis,Kaj Vi auxskultis mian vocxon.
3
Vi jxetis min en la profundegon, en la internon de la maro,Kaj fluego min cxirkauxis;CXiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
4
Kaj mi pensis:Mi estas forpusxita de antaux Viaj okuloj;Tamen mi rigardos ankoraux Vian sanktan templon.
5
CXirkauxis min akvo gxis la animo;Abismo min cxirkauxis;Junko kovris mian kapon.
6
Mi falis malsupren gxis la fundamento de la montoj;La tero baris min por cxiam per siaj rigliloj;Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
7
Kiam mia animo senfortigxis en mi, mi rememoris la Eternulon;Kaj mia pregxo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
8
Tiuj, kiuj servas al vantajxoj,Senigas sin je favorkoreco.
9
Sed mi kun danka vocxo alportos al Vi oferon;Kion mi promesis, tion mi plenumos;Savo estas cxe la Eternulo.
10
Kaj la Eternulo ordonis al la fisxo, kaj gxi elvomis Jonan sur la sekteron.
Esperanto Bible 1926
Public Domain: Esperanto 1926
:
Konservu Notojn