Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis.Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj,Montru en la mezo de la jaroj,Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.
Li starigxis, kaj ekmezuris la teron;Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn;Dissaltis eternaj montoj,Klinigxis eternaj montetoj,Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.
CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo?CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis,Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno,Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj,Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?
Vi elpasxis, por helpi al Via popolo,Por helpi al Via sanktoleito.Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo,Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.
Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj tacxmentestroj,Kiam ili sin jxetis ventege, por dispeli min kun gxojo,Kvazaux englutante mizerulon kasxe.
Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis;Pro la bruo ektremis miaj lipoj,Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis;Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo,Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.
Kiam la figarbo ne floros,La vinberbrancxoj ne donos fruktojn,La olivarbo rifuzos sian laboron,La plugokampoj ne donos mangxajxon,La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo,Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj:
La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto;Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo,Kaj venigas min sur miajn altajxojn.Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.