La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Mi denove levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen staras viro, kiu tenas en sia mano mezursxnuron. |
| 2 |
| Mi demandis:Kien vi iras? Kaj li respondis al mi:Mezuri Jerusalemon, por vidi, kiel largxa kaj kiel longa gxi estas. |
| 3 |
| Kaj jen la angxelo, kiu parolis kun mi, eliris, kaj alia angxelo iris renkonte al li, |
| 4 |
| kaj diris al li:Kuru, kaj diru al cxi tiu junulo:Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en gxi. |
| 5 |
| Sed Mi estos por gxi fajra murego cxirkauxe, diras la Eternulo, kaj Mi estos glora meze de gxi. |
| 6 |
| He, he! kuru el la lando norda, diras la Eternulo; cxar kiel la kvar ventojn de la cxielo Mi dispelis vin, diras la Eternulo. |
| 7 |
| He, Cion, kiu logxas cxe la filino de Babel, savigxu! |
| 8 |
| CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Post la glorigxo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; cxar kiu tusxas vin, tiu tusxas la pupilon de Lia okulo. |
| 9 |
| Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili farigxos rabajxo por tiuj,kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis. |
| 10 |
| GXoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; cxar jen Mi iras, por eklogxi meze de vi, diras la Eternulo. |
| 11 |
| Kaj multaj popoloj aligxos al la Eternulo en tiu tempo, kaj farigxos Mia popolo, kaj Mi eklogxos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. |
| 12 |
| Kaj la Eternulo posedos Judujon kiel Sian heredan parton sur la sankta tero, kaj Li denove favoros Jerusalemon. |
| 13 |
| CXiu karno silentu antaux la Eternulo, cxar Li levigxis el Sia sankta logxejo. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/zechariah/002.mp3
14
2