La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la cxefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliagxuloj; |
| 2 |
| kaj ili ekparolis, dirante al li:Diru al ni:Laux kia auxtoritato vi cxi tion faras? aux kiu estas tiu, kiu donis al vi tian auxtoritaton? |
| 3 |
| Kaj responde li diris al ili:Mi ankaux faros al vi demandon, kaj diru al mi: |
| 4 |
| La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? |
| 5 |
| Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo; li diros:Kial vi ne kredis al li? |
| 6 |
| Sed se ni diros:El homoj; la tuta popolo sxtonmortigos nin, cxar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. |
| 7 |
| Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie gxi estis. |
| 8 |
| Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion. |
| 9 |
| Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon:Unu viro plantis vinbergxardenon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis por longa tempo. |
| 10 |
| Kaj en la gxusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. |
| 11 |
| Kaj li sendis ankoraux alian sklavon, kaj lin ankaux ili skurgxis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. |
| 12 |
| Kaj li sendis ankoraux trian, kaj lin ankaux ili vundis kaj eljxetis. |
| 13 |
| Kaj la sinjoro de la vinberejo diris:Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. |
| 14 |
| Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia,dirante:CXi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredajxo farigxu nia. |
| 15 |
| Kaj ili eljxetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? |
| 16 |
| Li venos kaj pereigos cxi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj auxdinte tion, ili diris:Ne tiel estu. |
| 17 |
| Sed li, rigardante ilin, diris:Kio do estas la jena skribitajxo:SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj,Farigxis sxtono bazangula? |
| 18 |
| CXiu, kiu falas sur tiun sxtonon, rompigxos; sed sur kiun gxi falos,tiun gxi polvigos. |
| 19 |
| Kaj la skribistoj kaj cxefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; cxar ili eksciis, ke kontraux ili li parolis cxi tiun parabolon. |
| 20 |
| Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj,por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro. |
| 21 |
| Kaj ili demandis lin, dirante:Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laux vero la vojon de Dio: |
| 22 |
| CXu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aux ne? |
| 23 |
| Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: |
| 24 |
| Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribajxon gxi portas? Kaj ili respondis:De Cezaro. |
| 25 |
| Kaj li diris al ili:Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. |
| 26 |
| Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaux la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis. |
| 27 |
| Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, |
| 28 |
| dirante:Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. |
| 29 |
| Estis do sep fratoj; kaj la unua edzigxis, kaj mortis seninfana; |
| 30 |
| ankaux la dua; |
| 31 |
| kaj la tria sxin prenis; kaj tiel same ankaux la sep ne lasis infanojn,kaj mortis. |
| 32 |
| Laste mortis ankaux la virino. |
| 33 |
| En la relevigxo do por kiu el ili sxi estos edzino? cxar la sep havis sxin kiel edzinon. |
| 34 |
| Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj; |
| 35 |
| sed kiuj estas jugxitaj indaj atingi tiun mondon kaj la relevigxon el la mortintoj, tiuj nek edzigxas nek edzinigxas; |
| 36 |
| cxar ili ne plu povas morti; cxar ili estas egalaj kun la angxeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la relevigxo. |
| 37 |
| Sed ke la mortintoj levigxas, Moseo mem montris en la arbetajxo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. |
| 38 |
| Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, cxar cxiuj vivas al Li. |
| 39 |
| Kaj iuj el la skribistoj responde diris:Majstro, vi bone diris. |
| 40 |
| Kaj ili ne plu kuragxis fari al li demandon. |
| 41 |
| Kaj li diris al ili:Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David? |
| 42 |
| CXar David mem diras en la Psalmaro:La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi, |
| 43 |
| GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. |
| 44 |
| Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo? |
| 45 |
| Kaj dum la tuta popolo auxskultis, li diris al siaj discxiploj: |
| 46 |
| Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj; |
| 47 |
| kaj kiuj formangxas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe pregxas. CXi tiuj ricevos pli severan kondamnon. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/luke/020.mp3
24
20