La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie; |
| 2 |
| ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo. |
| 3 |
| Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon. |
| 4 |
| Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis. |
| 5 |
| Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru. |
| 6 |
| Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj,enhavantaj po du gxis tri metretoj. |
| 7 |
| Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando. |
| 8 |
| Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. |
| 9 |
| Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon, |
| 10 |
| kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun. |
| 11 |
| CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li. |
| 12 |
| Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj discxiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn. |
| 13 |
| Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. |
| 14 |
| Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj sxafoj kaj kolomboj,kaj la monsxangxistojn sidantajn; |
| 15 |
| kaj farinte skurgxon el sxnuretoj, li elpelis cxiujn el la templo,sxafojn kaj bovojn; kaj elsxutis la monerojn de la monsxangxistoj kaj renversis la tablojn; |
| 16 |
| kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris:Forportu tion de cxi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. |
| 17 |
| La discxiploj rememoris, ke estis skribite:Fervoro pri Via domo min konsumis. |
| 18 |
| La Judoj do respondis kaj diris al li:Kian signon vi montras al ni, cxar vi faras tion? |
| 19 |
| Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj. |
| 20 |
| La Judoj diris:Kvardek ses jarojn cxi tiu sanktejo estis konstruata; cxu vi levos gxin en la dauxro de tri tagoj? |
| 21 |
| Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. |
| 22 |
| Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris. |
| 23 |
| Kaj kiam li estis en Jerusalem cxe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. |
| 24 |
| Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, |
| 25 |
| kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/john/002.mp3
21
2