La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Post tio Jesuo denove sin montris al la discxiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene. |
| 2 |
| Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj discxiploj. |
| 3 |
| Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fisxkapti. Ili diris al li:Ni ankaux iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la sxipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis. |
| 4 |
| Sed cxe la tagigxo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la discxiploj ne sciis, ke gxi estas Jesuo. |
| 5 |
| Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, cxu vi havas ian mangxajxon? Ili respondis al li:Ne. |
| 6 |
| Kaj li diris al ili:JXetu la reton cxe la dekstra flanko de la sxipo,kaj vi trovos. Ili do gxin eljxetis; kaj pro la multeco de la fisxoj ili ne plu povis gxin treni. |
| 7 |
| Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro.Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron. |
| 8 |
| Sed la aliaj discxiploj venis en la sxipeto (cxar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur cxirkaux ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fisxoj. |
| 9 |
| Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban arangxitan tie, kaj fisxon kusxantan sur gxi, kaj panon. |
| 10 |
| Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis. |
| 11 |
| Simon Petro iris sur la sxipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fisxoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne dissxirigxis. |
| 12 |
| Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro. |
| 13 |
| Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fisxon. |
| 14 |
| Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj discxiploj, post sia relevigxo el la mortintoj. |
| 15 |
| Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn. |
| 16 |
| Li diris al li ankoraux la duan fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj sxafoj. |
| 17 |
| Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas?Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn. |
| 18 |
| Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris,kien vi volis; sed kiam vi maljunigxos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. |
| 19 |
| Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min. |
| 20 |
| Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?). |
| 21 |
| Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu? |
| 22 |
| Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min. |
| 23 |
| Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? |
| 24 |
| Tiu estas la discxiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera. |
| 25 |
| Estas ankaux multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se cxiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/john/021.mp3
21
21