La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn,dankojn por cxiuj; |
| 2 |
| por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. |
| 3 |
| Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto, |
| 4 |
| kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. |
| 5 |
| CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, |
| 6 |
| kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; |
| 7 |
| por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero. |
| 8 |
| Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn,sen kolero kaj disputado. |
| 9 |
| Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj; |
| 10 |
| sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj. |
| 11 |
| Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo. |
| 12 |
| Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. |
| 13 |
| CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva; |
| 14 |
| kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon; |
| 15 |
| sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj amo kaj sanktigxo kun sobreco. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/1timothy/002.mp3
6
2