La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. |
| 2 |
| Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn. |
| 3 |
| Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. |
| 4 |
| Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto. |
| 5 |
| Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris. |
| 6 |
| La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. |
| 7 |
| Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi komprenon pri cxio. |
| 8 |
| Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David,laux mia evangelio; |
| 9 |
| en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. |
| 10 |
| Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. |
| 11 |
| Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li; |
| 12 |
| se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos; |
| 13 |
| se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem. |
| 14 |
| Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo por la auxdantoj. |
| 15 |
| Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa,gxuste pritaksante la vorton de la vero. |
| 16 |
| Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al pli multe da malpieco, |
| 17 |
| kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, |
| 18 |
| kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la relevigxo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. |
| 19 |
| Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro. |
| 20 |
| Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. |
| 21 |
| Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita,tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro. |
| 22 |
| Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon,kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. |
| 23 |
| Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. |
| 24 |
| Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema, |
| 25 |
| en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, |
| 26 |
| kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li,por plenumi lian volon. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/2timothy/002.mp3
4
2