La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Sed parolu vi tion, kio konvenas al la sana doktrino: |
| 2 |
| ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido,en amo en pacienco; |
| 3 |
| ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon; |
| 4 |
| por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn, |
| 5 |
| esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita; |
| 6 |
| konsilu tiel same la junulojn, ke ili estu prudentaj; |
| 7 |
| pri cxio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon, |
| 8 |
| paroladon sanan, nekondamneblan; por ke la kontrauxulo hontu, havante nenion malbonan diri kontraux ni. |
| 9 |
| Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj, |
| 10 |
| ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto. |
| 11 |
| CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, |
| 12 |
| instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, |
| 13 |
| atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, |
| 14 |
| kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj. |
| 15 |
| Tion parolu, kaj konsilu kaj riprocxu kun cxia auxtoritato. Neniu vin malestimu. |
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/titus/002.mp3
3
2