La Sankta Biblio 1926
|
| 1 |
| Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn, |
| 2 |
| kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon, |
| 3 |
| se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona; |
| 4 |
| al kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed cxe Dio elektita, honorinda, |
| 5 |
| vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj, konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo. |
| 6 |
| CXar estas enhavate en skribo:Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan, valoregan;Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita. |
| 7 |
| Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj:SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj,Farigxis sxtono bazangula; |
| 8 |
| kaj:SXtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo;ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili estas difinitaj. |
| 9 |
| Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; |
| 10 |
| kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj. |
| 11 |
| Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo; |
| 12 |
| kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado. |
| 13 |
| Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la regxo, la superreganto; |
| 14 |
| cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj. |
| 15 |
| CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj; |
| 16 |
| kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. |
| 17 |
| CXiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru. |
| 18 |
| Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj. |
| 19 |
| CXar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas malgxojon, suferante maljuste. |
| 20 |
| CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas,tio estas lauxdinda antaux Dio. |
| 21 |
| CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn; |
| 22 |
| pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo; |
| 23 |
| insultate, li ne insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al la juste jugxanta; |
| 24 |
| li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni,malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis. |
| 25 |
| CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj. |
|
| Konservu Notojn |
https://beblia.bible:81/BibleAudio/esperanto/1peter/002.mp3
5
2